En ĉiuj demokratioj estas multaj malplimultaj sed influhavaj politikaj
grupoj, kiujn ŝajne neniu politikisto kuraĝas spiti. En Usono unu tia
grupo dum longe estas la kubanoj, pro kies laŭtaj opinioj Usono ĝis nun
ne povis solvi sian konflikton kun Kubo.
Dum la potenco de la kubanoj malpligrandiĝas, tiu de la usonaj judoj
restas fortega. Fakte la opinio de la judoj ŝajnas fariĝi decida en la
venonta federaciestrobaloto. Tradicie la plimulto de la judoj anas la
Demokratan partion, ĉar tiu partio apogas malriĉulojn kaj malfortulojn
kaj post la dua mondmilito la judoj bezonis tiun apogon. Tamen la
plimulto de la judoj almenaŭ egale forte anas Israelon, do kiam temas
pri la levantenaj konfliktoj, la judoj ofte trovas sin sur la flanko de
la pli militema Respublikana partio.
La judoj jam tiel bone akceptiĝis en la usonan socion kaj jam tiom
prosperas, ke multaj el ili komencas dubi pri sia malnova senpripensa
aneco al la Demokrata partio. Krome ilia cionisma plimulto fervore
favoras tion, ke Usono militas **** Israelo kontraŭ la araboj kaj la
persoj.
Kvankam la kandidato Barack Obama promesegadas al la judoj, ke li amas
Israelon egale multe kiel Hillary Clinton kaj John McCain, li ankaŭ
signalis, ke li volas fortiri la ĉefan parton de la usona armeo el
Levantenujo. Tial ŝajnas, ke granda parto de la usona judaro serioze
konsideras baloti **** John McCain. Tia ŝoviĝo de balotkonduto povas doni
al John McCain gravajn federacierojn kiel Floridon, kie loĝas multege da
politike aktivaj judoj.
La fenomeno estas evidenta en Joe Lieberman, la
eksvicfederaciestrokandidato de la Demokrata partio; li eksiĝis el sia
partio, venkis la demokratan kandidaton en senata baloto kaj nun publike
anas John McCain-on, ĉar Lieberman estas pia judo kaj plejgravigis la
sorton de Israelo en sia politiko.
Tamen la juna generacio de la usonaj judoj ankaŭ inklinas senti sin ĉefe
kiel usonanojn kaj ne tiom zorgi pri la sorto de Israelo (<URL:
http://www.nytimes.com/2008/05/22/us/politics/22jewish.html?
pagewanted=all>).
Samantha Poz****, 21, diris, ke kiel ŝiaj amikoj ankaŭ ŝi balotos la
s-ron Obama. Kiom temas pri la judaj komunumestroj, "mi eĉ alie vere
neniam obeas iujn el tiuj homoj", ŝi diris de malantaŭ malhelaj
sunvitroj.
"La onklino Claudie mortigos vin!" ekflustris ŝia patrino, Linda
Poz****, 47, kiu diris, ke ŝi balotos la s-ron McCain.
Marko


|