Libera Folio kaj Henri Masson (transskibante informon de RetInfo)
informis jene.
(Ret-Info baziĝis sur novaĵo komunikita far Barbara Pietrzak, de Pola
Radio):
*********************************************************************
( http://www.liberafolio.org/2008/polasejmo
)
La pola parlamento ĵaŭde la 12-an de junio unuanime per 397 voĉoj
aprobis rezolucion, kiu omaĝas la centjariĝon de Universala
Esperanto-Asocio kaj donas sian subtenon al la kandidateco de UEA **** la
Nobel-premio pri paco.
Laŭ la parlamento, temas pri omaĝo al la daŭrigantoj de la verko de
Ludoviko Zamenhof, kiu "kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al
ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo
sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”.
La rezolucio ankaŭ konstatas, ke "Esperanto ligas homojn en riĉa kaj
valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj
universala paco". Tial la pola parlamento opinias, ke UEA ricevu Nobelan
pac-premion:
“La Sejmo, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al
la
monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj,
ke UEA estu honorita per la paca Nobel-premio”.
*************************************************************
Informo de Henri Masson:
Mesaĝo de Barbara Pietrzak tra Eventoj / Ret-Info: http://www.eventoj.hu
Karaj,
hodiaŭ matene la pola Sejmo (parlamento) unuanime per 397 voĉoj
proklamis rezolucion, kiu omaĝas la 100-jariĝon de UEA.
Jen kiel informis la interreta ****talo Onet.pl:
La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreiĝo de UEA.
"Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta
mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco", substrekis
deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.
En la datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio la Pola
Parlamento emfazis la "rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de
d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu - kiel estas vortumite en la rezolucio -
"kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon
de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco,
raso, religio kaj propraj mondkonceptoj".
"La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko
Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de
internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco".
*******************************************************************
Informis Darío


|