Karaj Radioamikoj,
1) Lastsabate ni prezentis al vi la unuan parton de la festparolado de
prof. H. Tonkin dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj,
ligita kun la kongresa temo "Internacia interkultura komunikado:
ĵurnalismo kaj Esperanto", kiu okazis fine de majo en la litova
Vilnius. Hodiaŭ ni prezentas ĝian duan parton. La trian kaj la lastan
vi trovos post unu semajno.
2) Sabate, en la sonmagazino >Esperanto Ekspreso" ni gastigas konatan
italan esperantistinon el Triesto Edvige Ackermann. Ĝuste en junio
okazas tie interesa duetapa aranĝo celita al la ekstera publiko. Pri
tio ni interparolas unue, sed jam nun estas la okazo memorigi pri la
tradicia kaj interesa konkurso direktita al internacia infana publiko,
lige kun Kristnasko. Cetere, Triesto jam nun invitas **** la venontjara
fino de majo, ĉar tie malferme al la tuta E-komunumo sian 100-jariĝon
festos esperantistaj fervojistoj.
Antaŭ la sonmagazino ni invitas al la loko Łomza, en la nord-orienta
Pollando.
3) Dimanĉe tradicie en "Leterkesto" ni renkontiĝas kun niaj
aŭskultantoj menciante iliajn korespondaĵojn, opiniojn, sugestojn,
konfirmojn. Ĉi-semajne eblas i.a. konfirmi la unuajn reagojn je la
omaĝa rezolucio de la pola parlamento lige kun la 100-jariĝo de UEA.
Kiel la unuaj reagis Dario Rodriguez el Hispanujo kaj Leopold Patek el
Aŭstrio. Koran dankon pro la gratuloj!
Mallongajn salutkonfirmojn, lingvajn demandojn kaj komentojn ni trovis
en la mesaĝoj de Jean Herve Jaouen el Francujo, Fritz Hilpert el
Germanujo,Peter Adam Dohnale en Ĉehujo, Jean Steinfort el Belgujo, Mila
Kolinska el Nederlando, Jorma Ahomaeki el Finnlando. Grandan kaj
ĝojplenan surprizon faris al ni nia brita aŭskultanto Paul M. Roberts
per sia ampleksa kaj tre enhavriĉa letero. Fine salutoj direktiĝas al
Josef Shemer en Israelo de niaj finnaj aŭskultantoj Harri Laine kaj
Jorma Ahomaeki, reagantaj je lia artikolo en la lasta "Israela
Esperantisto" pri la hebreigita ponte de Esperanto verko de finna
aŭtoro Aleksis Kivi.
Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas la
interesiĝantojn, dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe
UEA: vars-t. Pro ĉiuj kontribuaj donacoj ni anticipe dankas.
Karaj Radio-geamikoj,
Sen viaj rimarkoj kaj opinioj ni ne povas fajnigi nian laboron, sen viaj
sugestoj kaj proponoj malfacilas riĉigi nian programon. Ne avaru do
ilin, memorante, ke de jaroj niaj elsendoj aperas kiel frukto de nia
reciproka kunlaboro.
Dankante pri la ĝisnunaj opiniesprimoj, ni atendas laŭvicajn, pro ĉiuj
kore dankante. Niaj adresoj: esperanto (ĉe) polskieradio.pl aŭ
barbarinella (ĉe) gmail.com
Atentu, ke ni preparas la originalan E-programon ne sole
semajnfine. Ankaŭ dumsemajne ni klopodas pretigi allogajn programerojn,
konsiderante diversajn interesiĝojn de niaj geaŭskultantoj. Do,
lunde ni parolas pri Pollando en Eŭropo kaj en la mondo - ĉefe laŭ la
ekonomia vidpukto, merkrede ni proksimigas la polajn sociajn problemojn,
en la ĵauda programo speguliĝas aferoj ligitaj kun la pola kultura
vivo kaj kunlaboro. Marde tamen la ĉefan atenton ni donas al la
E-Gazetaro.
La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia
paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo **** poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.
Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!
Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio


|