La centmila artikolo estis jam atingita. Tiun lokon okupas artikolo pri
"Monfalsado": http://eo.wikipedia.org/wiki/Monfalsado
Aliaj artikoloj najbaraj al tiu "magia" numero aperas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:La_100_000-a_artikolo
Estas la momento utiligi tiun informon pri tiuj tekstoj en via nacilingvaj
gazetarkomunikoj, lau la modelo proponita de Lu.
Amike,
Toņo del Barrio
http://www.delbarrio.eu
----- -----
De: "Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand"
> Saluton!
>
> Jen artikolo **** via informo. Vi povos krome uzi ghin en
> Esperanto-gazetoj au en la informado al la ekstera mondo sendante
> ghin en via lingvo al gazetoj, radio, televido au interreta
> gazeto. Kiel ekzemplon de tio mi aldonas germanlingvan version
> sube. (Tiun mi sendis al novajhagentejoj kaj gazetoj en Berlino.)
>
> Shajnas, ke la grandeco de la Esperanto-vikipedio kontribuas al
> la renomo de Esperanto. Interalie sur chiu nacilingva pagho en
> vikipedio aperas la ligo al la Esperanto-versio, se tie ekzistas
> la koncerna artikolo. Mi jam konatighis kun Esperanto-parolanto,
> kiun ghuste la daura apero de tiuj indikoj instigis lerni
> Esperanton.
>
> La plua kreskigo de la vikipedio certe helpos en du direktoj -
> unuflanke en la informado, aliflanke en la plukonstruado de
> Esperanto. Kun chiu aldonita artikolo kaj kun chiu plibonigo de
> ekzistanta artikolo la uzebleco kaj la valoro de Esperanto plu
> grandighas.
>
> Plezuron en Esperantujo kaj sukceson en via agado
>
> Lu Wunsch-Rolshoven
> EsperantoLand
>
> --
>
> 100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio
>
> Proksimume en la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos
> 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio
> antauvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun
> grandecon.
>
> Intershangho de la kulturoj de la mondo
>
> Chiutage la Esperanto-Vikipedio http://eo.wikipedia.org/
kreskas
> per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de
> jam ekzistantaj artikoloj.
>
> La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj kaj tial povas
> enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la
> Esperanto-vikipedion.
>
> Proksimume 100 librovolumoj de po 300 paghoj
>
> Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas
> ch. 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj ****
> unu artikolo au 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur
> unu paghon ebla presita versio havus 30.000 paghojn
> au 100 volumojn de po 300 paghoj.
>
> Kelkaj artikoloj entenas nur frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri
> "delfenoj" http://eo.wikipedia.org/wiki/Delfenoj
au pri la
> "Berlina muro" http://eo.wikipedia.org/wiki/Berlina_muro
entenas
> detalajn prezentojn pri difinita temo.
>
> Esperanto - la "lingva rang-altighanto de la 20a jarcento"
>
> Per la rango 20 atingita en la vikipedio la lingvo Esperanto
> konfirmas sian pozicion inter la internacie plej multe uzataj
> lingvoj. Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la China
> Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/
> publikigas novajhojn. La serchma****no Google ofertas Esperanton
> kiel unu el 42 serchlingvoj
> http://www.google.de/preferences?hl=eo
.
>
> En la censo en Litovio en 2001 Esperanto atingis rangon 16 inter
> la fremdlingvoj, kiujn regas la loghantaro. En samjara censo en
> Hungario Esperanto atingis la 18an lokon
> http://www.nepszamlalas.hu/eng/volumes/06/00/tabeng/2/load01_13_0.html
> .
>
> Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en 1887,
> do antau nur 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de
> homoj en pli ol cent landoj de la mondo.
>
> Ghi hodiau okupas unu el la antauaj lokoj kiel internacie uzata
> lingvo kaj oni povas nomi ghin "lingva rang-altighanto de la 20a
> jarcento": Neniu alia lingvo povis plibonigi sian pozicion inter
> la ch. 6.000 lingvoj de la mondo ene de nur unu jarcento ekde
> la lasta loko al unu el la antauaj 50.
>
> --
>
> La stato en jhaudo, 12a de junio, matene, estis 99.756
> artikoloj. Chiutage aldonighas 40 ghis 50 artikoloj;
> atendeblas do, ke la marko de 100.000 artikoloj estos atingita
> chirkau la 16a de junio.
>
> Lu Wunsch-Rolshoven
> EsperantoLand
>


|