Talk About Network

Google


Register and Login
Nick
Password
Register create new account Sign up is FREE and you can post replies, new topics, bookmark posts and more!
Recover lost password


Culture > Esperanto > Pola Radio
Latest [ Topics | Posts ] Archive Post A New Topic Post a Reply
<< Topic < Post Post 1 of 1 Topic 4420 of 4839
Post > Topic >>

Pola Radio

by "Dario Rodriguez" <spamo_ne@[EMAIL PROTECTED] > Jun 21, 2008 at 10:17 PM

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 20-an de junio en nia programo aŭdiĝis la 3-a kaj
samtempe la lasta parto de la festparolado de prof. H. Tonkin dum la
Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, ligita kun la kongresa
temo "Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto",
kiu okazis fine de majo en la litova Vilnius. Hodiaŭ ni prezentas ĝian
duan parton. La trian kaj la lastan vi trovos post unu semajno.

2) Sabate, en la sonmagazino >Esperanto Ekspreso" ni gastigas Louise
Rigault, kun kiu ni interparolas pri la nunjaraj Esperantistaj Renkontoj
en Pluoze, Francio, kiuj okazos inter la 16-a kaj la 23-a de augusto
nunjare.
Antaŭ la sonmagazino ni invitas al la loko Rzeszów, en la sud-orienta
Pollando.

3) Dimanĉe tradicie en "Leterkesto" ni renkontiĝas kun niaj
aŭskultantoj menciante iliajn korespondaĵojn, opiniojn, sugestojn,
konfirmojn. Daŭre ni konfirmas la reagojn je la omaĝa rezolucio de la
pola parlamento lige kun la 100-jariĝo de UEA, ankoraŭ lige kun la
trajno Zamenhof. Post longa tempo ni ĝojas citi la mesaĝon de prof. dr
Rokuro Makabe el Germanujo; Ni citas krome el la mesaĝoj de Jorma
Ahomaeki el Finnlando, Leopoldo Patek el Aŭstrio, Dario Rodriguez el
Hispanio, Lee Jun-kee el Koreio, Wu Guojiang el Ĉinujo, Jaseps Shlars
el Latvio, Georgo Lhuissier el Francio. Ni dankas pro la letero tradicia
de nia nova franca aŭskultantino Aurelie Troupet; ĝojigis nin
salutkarto el la Skota E-Kongreso de Ian MacDowall el Britujo kaj Wolf
Krueger el Germanio.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas la
interesiĝantojn, dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe
UEA: vars-t. Pro ĉiuj kontribuaj donacoj ni anticipe dankas.

Karaj Radio-geamikoj,

Sen viaj rimarkoj kaj opinioj ni ne povas fajnigi nian laboron, sen viaj
sugestoj kaj proponoj malfacilas riĉigi nian programon. Ne avaru do
ilin, memorante, ke de jaroj niaj elsendoj aperas kiel frukto de nia
reciproka kunlaboro.

Dankante pri la ĝisnunaj opiniesprimoj, ni atendas laŭvicajn, pro
ĉiuj kore dankante. Niaj adresoj: esperanto (cxe) polskieradio.pl aŭ
barbarinella (cxe) gmail.com

Atentu, ke ni preparas la originalan E-programon ne sole semajnfne.
Ankaŭ dumsemajne ni klopodas pretigi allogajn programerojn,
konsiderante diversajn interesiĝojn de niaj geaŭskultantoj. Do,
lunde ni parolas pri Pollando en Eŭropo kaj en la mondo - ĉefe laŭ la
ekonomia vidpukto, merkrede ni proksimigas la polajn sociajn problemojn,
en la ĵauda programo speguliĝas aferoj ligitaj kun la pola kultura
vivo kaj kunlaboro. Marde tamen la ĉefan atenton ni donas al la
E-Gazetaro.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo **** poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio
 




 1 Posts in Topic:
Pola Radio
"Dario Rodriguez&quo  2008-06-21 22:17:25 

Post A Reply:
  Go here to Signup

AddThis Feed Button


About - Advertising - Contact - Frequently Asked Questions - Privacy Policy - Terms of Use - Signup

Contact
tan12V112 Fri Dec 5 10:41:37 CST 2008.