La germana lingvoesploristo Jürgen Trabant skribas en la semajnfina
felietono de OÖN (Linz) pri la estonta lingvosituacio en la mondo kaj,
demandite pri Esperanto, diras la jenon:
"Esperanto wäre nicht schlecht, es ist politisch neutral, wie Latein, und
einfacher als dieses. Aber als künstliche, starr regulierte Sprache ist
es
eben auch eine „Nichtsprache“, die sich nicht durchsetzen kann."
(Esperanto ne estus malbona, ĝi estas politike neŭtrala kiel la latina
kaj
pli simpla ol ĝi. Sed kiel artefarita, rigide reguligita lingvo ĝi tamen
estas ankaŭ "nelingvo" kiu ne povos venki).
El tiu eldiro oni denove vidas ke lingvistoj havas antaŭjuĝon pri
Esperanto.
Esperanto certe ne estas "rigide reguligita" en la senco ke ne eblus
natura
evoluo de la lingvo. Sed eble tiu sciencisto foje aŭdis iun esperantiston
paroli (en kongreso) kaj el la parolmaniero tie ekhavis la impreson ke tiu
lingvo estas tro rigida. (Mi nomus la parolmanieron de multaj
esperantistoj
"ligneca" kio ankaŭ aludas al rigideco, tamen tio ne devenas de interna
eco
de la lingvo sed de la persona nekapablo de la parolanto paroli flue kaj
malrigide.)
Laŭ mia opinio tio montras denove ke nura informado pri Esperanto ne
kondukas al plibonigo de la impreso pri Esperanto. Kio necesas estas
parolekzemploj de flua kaj bela Esperanto. Mi konscias ke estas ankoraŭ
longa vojo **** atingi tion, sed se almenaŭ kreskas la konscio pri tiu
neceso, ankaŭ la preteco produkti koncernan filmmaterialon kreskos.
Ni devas konscii ke la 100.000 artikoloj en Vikipedio ne sufiĉas **** levi
Esperanton al pli alta nivelo de agnosko. Ni devas ankaŭ pruvi la
vivantecon
de la lingvo per ekzemploj de parolata lingvo.
Se vi kapablas kompreni la germanan, jen la kompleta artikolo:
http://www.nachrichten.at/magazin/wochenende/699156
Fervore
Anton Oberndorfer
http://aldone.de


|