Dum jarcento oni debatas en Usono, ĉu la konstitucio de la lando
garantias al homoj la rajton posedi batalilojn. Oni produktis amasojn da
inteligentaj kaj emociaj jurhistoriaj analizoj kune kun superstiĉaj
mitoj pri la origina intenco de la tiel-nomata "dua aldono" de la
konstitucio. Laŭ multaj la mallonga sed iom konfuza paragrafo armas la
membrojn de la popolo, dum laŭ aliaj ĝi donas al la federacieroj rajton
fondi sendependajn militistarojn.
La ĉeftribunalo de Usono hodiaŭ fine decidis la aferon: la konstitucio
koncernas la individuojn. Nek la aŭtoritatuloj nek la parlamentoj de
Usono rajtas malpermesi batalilojn. Tuja sekvo estas, ke malvalidiĝis la
leĝo de Wa****ngton D.C., laŭ kiu oni tute ne rajtas posedi manpafilojn.
Tamen tiu ĝenerala, kvalita decido ne klarigas ĉion. Ekzemple oni ne
scias, ĉu oni rajtas iel *limigi* la individuan rajton. La oficistoj de
Wa****ngton D.C. kredas tion, kaj ĝis plua tribunala decido la urbo
permesas nur po unu manpafilo **** homo kaj nur ene de la hejmo. Krome ĝi
daŭre malpermesos manpafilojn de krimintoj kaj mensmalsanuloj.
Do restas multaj temeroj **** ardaj debatoj. La ****uloj de la bataliloj
ja tradicie insistas, ke la fina celo de la koncerna paragrafo estas ne
tiom protektado kontraŭ krimistoj kiel protektado kontraŭ la ŝtato.
Alivorte usonanoj ĝenerale kredas, ke la konstitucio garantias la rajton
al spontanea sanga ribelo. (Ĉu eble ĝi estas la sola tia konstitucio en
la historio de la homaro?)
**** ke tiu populara kaj vaste instruata interpreto validiĝu, la
ĉeftribunalo devos decidi, ke la individuoj povu armiĝi almenaŭ egale
bone kiel la ŝtato. Do la individuoj rajtu armiĝi per pafilegoj, tankoj,
bombaviadiloj, atombomboj kaj similo. Alie la rajto al ribelo estus nur
sensignifa ŝerco.
Marko


|