Saluton Forumanoj,
Mi estas progresanto en nia lingvo, sed mi revas pri iama atingo al
plena, flua posedo (mi mezuras kontrau la posedo kiun mi havas pri la
denaska lingvo kaj iom ambicie revas pri egaligo inter la du lingvoj
en mia menso). Tamen, kiel multaj anoj de nia lingva dias****o, mi ne
loghas en esperanto-medio do dum la plej multaj semajnoj de la jaro mi
uzas la lingvon izole kaj malvigle.
Mi serchas do konsilojn de la saghuloj en tiu chi forumo pri kiel oni
povas, en tiu cirkonstanco, plene sorbi la maloftajn, precizajn kaj
fakajn terminojn de nia lingvo, tiel ke mi povus libere kaj senpere
pluki ilin dum parolado k. skribado.
Ekzemple, antau ne longe mi legis tre interesan artikolon en 'La Ondo
de Esperanto' pri diversaj terminoj **** pluraj brando-specoj. Tre
volonte mi parkerus tiun leksikoneton, tamen chiam ghi eskapas min
char la vortoj estas **** mi nur sekaj senvivaj papermarkoj. En mia
denaska lingvo mi disponas multajn terminojn **** la gamo de trinkajhoj
char mi preskau chiu-semajnfine vizitas trinkejon kun miaj
anglalingvaj amikoj (mi estas anglo) kie ni fervore diskutas la
gustumeblecojn. Tamen en esperanto **** mi mankas tiu viva sperto ****
vere instali kaj nerompeble konkretigi mian posedon de tiuj
vortoj. Ech kiam mi estas inter esperantistoj, kutime (sed kompreneble
ne chiam) temas pri tre limigita kaj malvaria vivosperto: ekzemple mi
disponas ampleksan vortprovizon **** diskuti harfendajhojn de la
esperanta gramatiko, sed ne **** plendi detale al la amikoj pri mia
paneinta auto.
Do, kiel malspertulo pri lingva lernado, mi demandas al vi: kiel vi
studas la profundojn de lingvo en kiu oni vere malofte povas 'vivi'?
Amike, - Paul


|