Centjara jubileo de UEA en Torino.
Mi resumas la eventon en kelkaj vortoj lauw artikolo legita en itala
esperanta revuo, L'esperanto:
@[EMAIL PROTECTED]
enkondukaj vortoj de Fabrizio Pennacchietti, prezidanto de TEC,
bonvenigis la cheestantojn la direktoro de la gastiga institucio,
reliefigante la naturan rolon de Esperanto en la interkultura etoso.
Sekve la prezidanto de la itala Esperanto-federacio, prof. Renato
Corsetti, rimarkigis la fakton ke, Memorigante kaj festante la
centjarighon de Universala Esperanto-Asocio, ni fakte celebras la
ekziston, tra la tuta mondo, de centoj de esperantaj organizajhoj,
naskighintaj pli-malpli en la sama jardeko.
Kaj poste jen teksto kiu min pleje interesas char mi trovas ghin tre
trafa:
Venis la vico de la lingvisto prof. Davide Astori, docento de la Parma
universitato, kiu parolis pri la sinteno de lingvistoj rilate al
Esperanto. Neniu arkitekto vizitinte urbon, asertus ke ghi ne estas
urbo; kaj neniu arkitekto kuraghus esprimi taksadon pri urbo pri kiu li
havas nenian konon. Tamen, kelkaj lingvistoj, surbaze de tute suprajha
(kelkfoje ech absolute nenia) kono de Esperanto, asertas ke ghi NE estas
lingvo. Nu, lingvo estas ilo kiu ebligas vochan kaj skriban interhoman
komunikadon. Esperanto tion ebligas, do ghi estas vivanta lingvo. ****
ghiaj uzantoj ghi estas maniero **** interpreti kaj prirevi la mondon. La
preleganto donis ankaw originalan respondon al la demando kiun ofte
metas al si mem scivolemuloj pri la tieldirataj "artefaritaj lingvoj",
nome: kial, el la multnomraj lingvoprojektoj proponitaj kiel
helplingvoj, nur Esperanto sukcesis farighi vivanta plene esprimiva
lingvo? Tre vershajne pro tio ke la aliajn elpensis lingvistoj, dum
Esperanto estis kreita de medicinisto kiu ekde la komenco vidis ghin
kiel vivantan organismon.
..........................................
@[EMAIL PROTECTED]


|