Antaux ol legi la pli suban, bonan rimarkon de Csaba, mi estis intervenonta
jene:
Karaj, bonvolu ne tiom instrui, sed lerni.
Estas tre sagxa principo en Esperanto, ke deviga vortordo ne ekzistas.
La uzata vortordo kutime estas spegulo de la intelekto de la parolanto.
Aliparte, kiu decidu ekzemple, cxu la germana lingva pensmaniero estas pli
bona aux la hungara?
Estas jam vere amuze al mi, kiel iuj emas deklaradi pri aferoj gxenerale
nediskutindaj. Certe neniu volas intence fari hxaosajn frazojn.
Ecx se Laszlo skribis "ne **** komencantoj", neniu povas garantii, ke cxi
tiun liston legas nur progresintoj (ecx se ne tiel perfektaj kiel iuj).
Kiel
utilas ade distamburi, la malfacilecon de Esperanto? Malfacila estas ja ne
Esperanto, sed klara pensmaniero kaj ties vortigo. Kaj tio validas cxiun
ajn
lingvon.
Attila Varró
----- Original Message -----
From: <bajai@[EMAIL PROTECTED]
>
To: "esp-en-hung" <esp-en-hung@[EMAIL PROTECTED]
>
Sent: Tuesday, July 01, 2008 9:33 AM
Subject: Re: [esp-en-hung] pri facilo de lingvoj
Petik János skribis:
> > cxu tio estus ne pli dezirinda ie profunde kaj
> > kontentige pritrakti la tutan aferon de frazvortordo kaj
> > provi veni al interkonsento pri unueca sistemo? Se cxiu el
> > ni elpensas propran sistemon, tiam venos la tempo de totala
> > anarkio."
Vershajne chiuj elpensitaj sistemoj estas bonaj kaj taugaj, ja en
esperanto estas libera vortordo. Do se iu havas bezonon **** si mem,
tiam bonvolu, sed ne petu la sekvon de la aliaj.
csaba
.......................
Vi pravas karaj amikoj. Tamen ni devas teni konton de niaj lingvaj
"geniuloj"
kiuj volas korekti la erarojn de la kreinto de Esperanto. :o)
Law mi nenio estas pli genia ol la simpleco.
Jen kion diris Kabe pri Zamenhofo: "Kiel stilisto li estis bonega,
char li havis lingvon eksterordinare simplan…"
Al kelkaj "geniuloj" simpleco signifas malrichecon. Kion fari?...Nu, mi
rekonas ke la artikolo povus esti ankauw pli simpla sed jen la granda
dilemo: Chu ni deziras internacian lingvon **** homoj aw **** robotoj?
Homoj preferas lingvon homan kiu, almenaw parte, lawas iliajn lingvajn
kutimojn.
Eugenio


|