Mi ĉiam bonvenigis la membriĝon de Turkujo en EU-n. Mi ja komprenis la
multajn politikajn, socialajn kaj kulturajn problemojn, kiujn Turkujo
solvu, antaŭ ol la membriĝo estos ebla, sed fidis, ke oni devas nur
pacience labori kaj atendi.
Tamen nun elvenas al Turkujo tre malbonaj novaĵoj: la ataturkisma
potencularo tiom domaĝas sian potencon, ke ĝi celas uzi ĉiajn rimedojn
**** detrui la regantan, popularegan partion de Turkujo — kaj demokration
kune kun ĝi.
Antaŭ ol Turkujo trovos fundamentan unuanimecon pri sia lando, EU ne
povos akcepti ĝin kiel membron.
Marko


|