Neutrala internacia lingvo
Karaj anglalingvuloj, permesu al mi ke mi metu la manojn
antauen. Mi havas nenion
kontrau vi. Kio sekvas chi tie estas nur sherco. Mi volas nur
komprenetigi al tiuj kiuj
ankorau ne komprenis la absurdecon centrigi la esperantan
movadon sur la lukton kontrau
la angla lingvo...Antau kelka tempo en la itala Televizio, du
geBolognanoj prezentis la
programon " Turisti per kazo" kiu signifas proksimume: Hazarde
(ni estas) turistoj. Tie la
virina protagonisto diris sherce: Ni povas komuniki kun chiuj
per la angla lingvo en la tuta
mondo, escepte kun la anglalingvanoj. Sed se ni lernis la
anglan lingvon, chu ili ne?...:o)
Ekzistas neutrala angla lingvo parolata de tiuj kiuj lernis la
anglan lingvon kiel fremdan
lingvon, kaj kiu estas tute malsama ol la oficiala angla
lingvo. Chi tiu lingvajho estas tiel
malbone parolata ke estas komprenebla nur **** tiuj kiuj ne
regas la anglan denaske. Iu
proponis (kompreneble nur sherce) ke **** solvi la aferon oni
devus jheti chiujn
anglalingvanojn en la maron. Tiel oni forigus tiujn kiuj
pretendas altnivelan lingvajhon sed
mi ne komprenas kiel tio povus altigi la malaltan nivelon de
la angla lingvo parolata de
nedenaska parolantaro.
Sed, **** kio do servas Esperanto? Certe ne **** komuniki inter
anglalingvanoj. Tamen ghi
povus servi **** komunikadi inter anglalingvanoj kaj
neanglalingvanoj. Chi lastaj havas jam
**** komunikadi inter si "la internacian anglan" kiu estas
apenau komprenebla **** denaska
anglalingvano sed bone funkcianta baznivele **** la aliaj. La
plejparto de la homoj apenau
bezonas nivelon pli altan. **** chi lastaj Esperanto servas al
nenio char ghi estas artefarita
lingvo kaj estas tro malmulte disvastigita. Ili malpravas, sed
malpravas ankau multaj inter
ni. Precipe tiuj kiuj volas centrigi la esperantan movadon sur
la lukton kontrau la angla
lingvo. La ironio de la sorto iafoje mokas nin. Oni povas
imagi esti forta ankau kiam oni efektive estas
malforta....Mi ne povas ne pensi al la sekva spritajho: La
museto Espero kaj la elefanto Jumbo
trapasas lignan ponton. "Ho, kiom da bruo ni faras" diris
fiere la museto. :o)
Nia tempo venos nur kiam la bezono **** kvalite altnivela
internacia neutrala lingvo ege
kreskos. Kiam tio okazos? Mi ne scias. Intertempe ni diskonigu
Esperanton sed laueble ni
evitu talpajhojn kiuj povus rezulti kontrauefikaj. Ni esperu
kaj ghuu nian lingvon ****
komunikadi inter ni mem esperantistoj. Se ni parolos bone,
eble ion komprenos kaj ech
imitos nin ankau eksteraj auskultantoj.
Eugenio


|