geoeduilo@[EMAIL PROTECTED]
skribis, 3.7.2008 15:09:
> Mi pensas, ke kuruko estas la plej tauxga termo.
Estas tre dubinde, chu "kuruko" estas la ghusta termino, char
"couroucou(s)" apenau estas /Sylvia curruca/, kiu ne vivas en
Amerikoj. Entute estas malklare, kio estas "couroucou(s)", sed multaj
retaj trovoj montras al romano de Jules Verne, kaj trovighas ankau chi
tiu pagho el la 18-a jarcento
http://www.oiseaux.net/buffon/tome6/couroucous.couroucoais.html
Lau tiuj la birdo estas Brazila. Mi ne trovis modernan tekston kun tia
nomo **** iu birdo, sed la plej vershajna similulo estas /Trogon
curucui/, blukrona trogono, jam menciita chi tie. Se temas pri fikcia
birdo en romana teksto, oni povas kompreneble ankau traduki fikcie
simple lausone adaptante la nomon en Esperanton: "kurukuo" au io simila.
--
Harri


|