On 4 juil, 15:52, Marko Rauhamaa <ma...@[EMAIL PROTECTED]
> wrote:
> Aleks <alek...@[EMAIL PROTECTED]
>:
>
> > Chu vi vere kredas, chion kion vi diris?
> > Ke Esperanto utilas al nenio ?
> > Nur al komunikado inter Esperantistoj?
>
> =C4=88iu, kiu scias komuniki per esperanto, estas esperantisto.
>
> Ne utilas provi komuniki kun neesperantisto per esperanto.
>
> Sekvas, ke esperanto utilas nur **** komunikado inter esperantistoj.
>
> Marko
Tio estas vera tautologio
:o)
La angla lingvajxo, kiun oni devas fusxparoli **** komprenigi sin
eksterlande, ne estas vera angla lingvo, kvankam gxiaj uzantoj estas
presvaditaj pri la malo. Kelkafoje rezultas ia snobeco pro tiu
vidpunkto:
iuj imagas, ke ili scipovas la anglan (tion mi konstatas cxe mi, en
Francio)...
Do Esperanto povus ankau savi la anglan lingvon kontrau tiu speco de
degenerado de tiu lingvo respektinda kaj altvalora, almenau pro gxia
historio kaj pro la homoj, kiuj gxin (vere kaj bone) parolas.
La angla lingvo rikoltos neniun avantagxon farigxante tian internacian
komunikilon povran kaj neprecizan.Ankau ne la aliaj lingvoj, kiuj
aldonas en sian vortaron pli kaj pli anglajn vortojn, kies senco ja
ofte malsimilas la originalan (anglalingvan) signifon.
Internacia angla lingvo riskas pli malpli baldau igxi belan
kakofonion.
Tiam venos fino al nia latino
;o)


|