Saluton,
Eugenio :
> Tamen mi tristighas vidante ke
> iuj volas progresigi Esperanton sed anstatau progresigi ghin,
> subfosas ghin.
Bv. klarigi tion, mi petas.
Vi parolas pri talpistoj, cxu ? ;)
Bv. doni iom pli konkretajn ekzemplojn.
> >Nur al altnivela komunikado, kiam homoj tian bezonos ?
>
> Ni komencos vere progresi kiam la homaro havos fortan deziron
> komuniki internacie.
Eble ankaux mi mallerte respondis,
kiam diris, ke Eo ne utilas nur al Komunikado inter esp-istoj.
Kompreneble mi volis diri "gxia celo estas pli alta, estas alia"
Nuntempe certe gxi utilas nur al komunikado inter esp-istoj,
estas tautologio diri tion, certe.
Sed gravas konscii, ke Eo estas ilo **** pli justa mondo.
Ne la nura. Sed unu el la iloj. Gxi utilas **** lingva demokratio,
**** justa komunikado.
> >Ke la "internacia lingvo" estas neutrala lingvo?
>
> Relegu iomete pli atente.
Kiam mi diris "cxu vi kredas, ke la internacia lingvo estas neuxtrala,
mi pensis pri la "internacia angla lingvo",
kiu certe ne estas neuxtrala,
malgraux kion provas kredigi al ni la propagandistoj de la nur-angla.
La homaro jam havas deziron komuniki internacia,
nu, ne cxiuj homoj, kompreneble, sed pli kaj pli da.
Estas nia rolo, montri al ili, ke ne bonas, ne indas,
ne justas uzi cxefe la anglan tiucele.
Vi pravas, dirante, ke la homoj ne komprenas la diferencon
inter la angla kaj Eo.
Estas gxuste nia laboro montri tiun diferencon, klarigi,
informadi, reklami....
Gutoj traboros la rokon...
Eble estas vane nur "atendi" ke la homoj mem ekkonscios pri
la diferenco, pri la problemo.
Estas la cxefa kritiko, kiun mi faris al via analizo.
Tro pesimista, tro "defetista", malvenkista.
Aleks


|