Saluton,
Mi legis hodiau artikolon en Londona jhurnalo kiu ra****tas pri nova
televida reklamo de la vestajh-vendanta firmao 'Littlewoods' kiu uzas
esperanton **** doni guston de ekzoto al la varbado. La reprezentanto
de la firmao vere laudis esperanton, dirante ke ghi estas bela kaj
elegante (komparante ghin al la vestajhoj de la firmao).
La originala artikolo en la angla lingvo estas legebla jene, mi
prezentas esperantan tradukon sube:
http://www.metro.co.uk/news/article.html?in_article_id=215684
"Reklamo de Littlewoods uzas maloftan lingvon
Se la mondo de vestajhaj modoj kaj reklamdo estas **** vi
volapukajho, tiu chi nova televida reklamo eble shajnos **** vi ech
pli konfuza.
Littlewoods Direct provas vendi siajn vestajhojn per Esperanto -
lingvo kiu inventighis en la 19a jarcento.
La reklamo elsendighos la unuan fojon hodiau. Entuziasmuloj ****
Esperanto - oni taksas ke estas 2,500 parolantoj en Britujo -
esperas ke ghi helpos popularigi la lingvon.
La celo de Esperanto estas servi kiel dua lingvo, estigante
internacian kaj interkulturan komprenighon.
'Ni kredas ke la bezono **** Esperanto neniam estis pli granda, kaj
vere antaughojas vidi la reklamon. Ghi shajne estos tre interesa.'
diris Stephen Thompson de la Esperanto-Asocio de Britio.
David Inglis, de Littlewoods Direct, diris: 'Ni scias ke la plimulto
el la spektantoj de la reklamo ne komprenos la eldirajhojn, sed la
lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestajhoj - kaj ni
almetis subtitolojn.'"
Amike, - Paul


|