Talk About Network

Google


Register and Login
Nick
Password
Register create new account Sign up is FREE and you can post replies, new topics, bookmark posts and more!
Recover lost password


Culture > Esperanto > Re: Neutrala in...
Latest [ Topics | Posts ] Archive Post A New Topic Post a Reply
<< Topic < Post Post 3 of 3 Topic 4448 of 4839
Post > Topic >>

Re: Neutrala internacia lingvo

by Pauxlo Roberts <hijgphc02@[EMAIL PROTECTED] > Jul 18, 2008 at 03:40 PM

Saluton,

Aleks <alekska@[EMAIL PROTECTED]
> skribis:

> Eble estas vane nur "atendi" ke la homoj mem ekkonscios pri
> la diferenco, pri la problemo.

Pri la fakto ke la mondo evidente ne jam pretas **** unuigho sur
neutrala lingva fundamento ni, kiel unuopaj esperantistoj, ne tro
lamentu.

Se la mondo estas malrapide progresanta al utopio de paco kaj amo, ni
fieru, char esperanto servas kiel prototipo de tiu estonta utopio, kaj
prilumas la vojon kiun ankorau devas pa**** la ceteroj.

Tutcerte pasos multaj jar(cent)oj antau ol la tuta mondo similos tiun
nian internacian neutralan rondon, sed ni, kiel la progresemuloj,
revemuloj, idealistoj, kiel ajn oni volas nomi nin, ne devas lau
praktika perspektivo atendi tiun trolongan dauron: ni povas jam sperti
tiun estontecon en la nuna momento. Eble la homonombroj estas malpli
altaj ol se la tuta mondo nin spegulus, sed la bonefikoj de tiu nia
modesta elpruvigho de la teorio pri internacia harmonio estas ankorau
plene senteblaj.

Ni do chiam certigu ke esperanto restu malferma **** chiu interesato,
**** ke ghi restu vere neutrala, kaj intertempe ni kun plena fiero kaj
ghojo (kaj tute sen honto) frandu en la nuna momento la fruktojn de
tiu revo pri neutrala interkultura unueco per la rimedoj kiujn
provizas al ni Esperanto.

Post la fina plenumigho de la tempo, la cetero de la mondo nin atingos
pro praktika neceso, char pro teknika progreso la mondo pli kaj pli
malgrandighas kaj kunfandighas. Kiam tio okazos, oni povos
retrorigardi tra la tempo kaj trovi nian modestan komunumon de la
antauo, kiu servos kiel ekzemplo pri kiel estigi kaj konservi
tutmondan neutralan kulturon, sen oferi la etnajn kulturojn. Do per la
persistema kaj diligenta eksperimentado, diskutado kaj konstruado de
nia unika interligo, ni ludas ege gravan edifan rolon **** la
posteuloj.

Amike, - Paul
 




 3 Posts in Topic:
Neutrala internacia lingvo
Eugen Fabian <eugen.fa  2008-07-04 17:01:22 
Re: Neutrala internacia lingvo
Aleks <alekska@[EMAIL   2008-07-05 01:38:02 
Re: Neutrala internacia lingvo
Pauxlo Roberts <hijgph  2008-07-18 15:40:08 

Post A Reply:
  Go here to Signup

AddThis Feed Button


About - Advertising - Contact - Frequently Asked Questions - Privacy Policy - Terms of Use - Signup

Contact
tan12V112 Fri Dec 5 10:49:04 CST 2008.