El la UK-Informilo:
http://kuriero.lafontano.net/kuriero/kuriero2.pdf
Mesaĝo de s-ro Koïchiro Matsuura,
ĝenerala direktoro de Unesko
okaze de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto
Roterdamo, 19-26 julio 2008
Ĉi tiu kongreso okazas je tute taŭga momento:
duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel
esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam
estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni
ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj
tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la
unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras ke la
celo de la organizo estas “kontribui al paco kaj
sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj
per edukado, scienco kaj kulturo **** antaŭenigi
universalan respekton **** justeco, **** la regado
de leĝoj kaj **** la homaj rajtoj kaj fundamentaj
liberecoj […] sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ
religio.”
Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la
organizo, kaj je la labora kaj je la normiga
niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento:
edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni
laboras **** antaŭenigi plurlingvan edukadon
kaj multlingvismon en ciberspaco, **** savi
endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn
lingvojn kiel ****tilojn de scienca scio kaj scipovo,
kaj **** analizi la ligojn inter la praktikado de
lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en
la kampo de lingvoj antaŭnelonge plifortigis la
kreado de Intersektora Platformo **** Lingvoj kaj
Multlingvismo.
Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva
organizo: niaj gvidaj organoj laboras per
naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia
Unesko-retejo estas seslingvaj.
Estante centra **** la identeco de individuoj kaj
reprezentante strategian faktoron **** daŭrigebla
evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko
de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo **** la
estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni
kreis **** la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas
klare sed elokvente, ke “lingvoj gravas”.
Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj
esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la
93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas
unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.
Tial mi deziras al Universala Esperanto-
Asocio, al la organizantoj de la kongreso kaj
al ĉiuj partoprenantoj plenan sukceson en iliaj
diskutadoj.
-----------------------------------------------------
Transskribis Dario


|