eble... :-)
sed jen artikolo en reta versio de itala jxurnalo La repubblica
(http://www.repubblica.it/2008/07/sezioni/esteri/tre-lingue/tre-lingue/tre-lingue.html)
______
ROMO - "Se aperos konkursanoncoj aŭ eŭropaj patentoj trilingvaj, Italio
povos diri ne, eĉ se sola. Ni ankaŭ havas vetorajton ...". La ministro
pri Eksterlandaj Aferoj Franco Frattini, aliĝis kun la subtenantoj de la
rajto de la itala lingvo. Kaj tiel respondas al tiuj kiuj demandas pri
la sinteno de la registaro pri la ĉiam kreskanta utiligo en la eŭropaj
institucioj de la tri laborlingvoj: angla, franca kaj germana. "Italio
forte batalas **** atingi ke almenaŭ la itala kaj la hispana estu apud la
angla, franca kaj germana kiel laborlingoj de la Eŭropa Unio" diras
Frattini.
La lingva limigo estas konsekvenco de granda nombrokresko de la
membrolandoj.
La Europa Komisio havas la tri laborlingvoj, sed al la Parlamento ne
estas limigojn. kaj la kostoj de tiu ĉi babelo estas facile videblaj:
Plimalpli kvarmil tradukistoj, kiuj kostas, oni taksas, preskaŭ unu
miliardon da eŭro jare kaj meznombre unu semajno **** traduki unu
dokumento al ĉiuj lingvoj de la Unio. Sen konsideri la riskon ke la
valango de tradukoj al****ti al la perdo de informojn kaj al diferencoj
inter la malsamaj tekstoj.
Jiam en la pasinteco la italaj registaroj atentigis la eŭropa Unio pri
la uzo de la itala en la eŭropaj institucioj.
....
Antaŭ nelonge estis Berlusconi mem kiu petis pli da atento pri la
problemo. Peto al kiu la informisto de la eŭropa komisaro pri
multlingvismo respondis dirante ke la decido estas kompetenteco de la
Konsilio kaj de la perioda prezidanteco.


|