Tiguliano <uzanto@[EMAIL PROTECTED]
>:
> ROMO - "Se aperos konkursanoncoj aŭ eŭropaj patentoj trilingvaj,
> Italio povos diri ne, eĉ se sola. Ni ankaŭ havas vetorajton ...". La
> ministro pri Eksterlandaj Aferoj Franco Frattini, aliĝis kun la
> subtenantoj de la rajto de la itala lingvo.
Mi samopinias. Krome, se la itala kaj hispana lingvoj gajnas specialan
oficialecon, ankaŭ la suoma lingvo gajnu ĝin.
La tuta Eŭropo akceptus la anglan kiel la solan oficialan lingvon
escepte la francan registaron. Se pluraj lingvoj oficialiĝu, temas pri
nura ŝovinismo kaj ĉiuj nacioj rajtas agi egale ŝovinisme. La
praktikajn
problemojn solvas la elekto de unu lingvo; multe malpli gravas, kiu tiu
lingvo estu.
Laŭ mia opinio la plej forta kandidato ja estas la angla lingvo, sed la
germana lingvo povas esti eĉ pli bona:
* La germana lingvo havas la plej grandan parolantaron en EU.
* La germana lingvo havas bone difinitan norman prononcon, kiun scias
ĉiuj germanlingvaj licefinintoj.
La manko de norma prononco estas la plej grava manko de la angla lingvo.
Marko


|