Talk About Network

Google


Register and Login
Nick
Password
Register create new account Sign up is FREE and you can post replies, new topics, bookmark posts and more!
Recover lost password


Culture > Esperanto > Re: Italio diro...
Latest [ Topics | Posts ] Archive Post A New Topic Post a Reply
<< Topic < Post Post 3 of 4 Topic 4478 of 4839
Post > Topic >>

Re: Italio diros ne je la lingva limigo en EU

by "Anton Oberndorfer" <aldone@[EMAIL PROTECTED] > Jul 24, 2008 at 07:05 AM

"Marko Rauhamaa" skribis:

> Laŭ mia opinio la plej forta kandidato ja estas la angla lingvo, sed la
> germana lingvo povas esti eĉ pli bona:
>
>  * La germana lingvo havas la plej grandan parolantaron en EU.
>
>  * La germana lingvo havas bone difinitan norman prononcon, kiun scias
>    ĉiuj germanlingvaj licefinintoj.
>
> La manko de norma prononco estas la plej grava manko de la angla lingvo.

Necesas klare distingi inter skriba kaj parola uzo de komuna lingvo.

En la kazo de la skriba uzo relative facile pluraj lingvoj povas havi
oficialan statuson. La problemo de pluraj lingvoj estas nur la kostoj de
la
tradukado kaj la tempo bezonata **** la tradukado. Do oni provas trovi
vojon
inter la tradukado al ĉiuj lingvoj de la Unio kaj uzo de nur unu
laborlingvo
laŭ la koncernaj cirkonstancoj.

Aliflanke se temas pri la parola uzo de komuna lingvo, la avantaĝo de la
uzo
de nur unu lingvo estas grava. Ne estas tempoperdo **** la interpretado kaj
ne okazas iu modifo de la originalo per la interpretado. Kiel skribis
Marko,
**** tio la angla lingvo ne estas la plej bona kandidato, ĉar la prononco
de
la angla estas granda problemo. En tiu rilato la angla tutsimple ne
taŭgas
kiel komuna lingvo. Pli bone taŭgas lingvoj kiuj aŭ havas malpli grandan
vokalfonemaron (itala, hispana) aŭ lingvoj kiuj estas ankaŭ bone
kompreneblaj eĉ se oni ne tre bone prononcas la vokalojn (la germana).

Tamen **** esti komuna parola lingvo, Esperanto estas tute klare la plej
bona
lingvo, ĉar ĝi ne nur havas simplan vokalsistemon kiu permesas multajn
nuancojn sen kaŭzi miskomprenojn, sed ĝi postulas nur decide malpli
grandan
vortaron (radikaron) kaj disponas pri vortforma sistemo kiu ebligas al la
parolanto kunmeti vortojn dum la parolado. Krome la gramatiko estas tre
klara kaj ne kaŭzas problemojn **** la parolado.

Do la batalkampo inter Esperanto kaj la angla estas la parola uzo kaj tie
la
avantaĝoj de Esperanto estas evidentaj. Kiel mi supre skribis, en la
skriba
uzo la problemo de bezono de unueca lingvo ne estas tiel akra kaj samtempe
la angla tie kiel ĉefa lingvo estas pli facile akceptebla. (En EU oni ja
kreas specialajn terminojn **** la uzo de la angla en EU).

Bedaŭrinde en la publikaj diskutoj daŭre okazas konfuzo inter parola kaj
skriba uzo de la lingvoj de EU.

Anton Oberndorfer
 




 4 Posts in Topic:
Italio diros ne je la lingva limigo en EU
Tiguliano <uzanto@[EMA  2008-07-23 21:42:23 
Re: Italio diros ne je la lingva limigo en EU
Marko Rauhamaa <marko@  2008-07-24 01:15:33 
Re: Italio diros ne je la lingva limigo en EU
"Anton Oberndorfer&q  2008-07-24 07:05:03 
Re: Italio diros ne je la lingva limigo en EU
Manuel <branto1887@[EM  2008-07-24 12:31:44 

Post A Reply:
  Go here to Signup

AddThis Feed Button


About - Advertising - Contact - Frequently Asked Questions - Privacy Policy - Terms of Use - Signup

Contact
tan12V112 Fri Dec 5 10:55:07 CST 2008.